Vikipedio:Ĉefpaĝo

Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

382 426 artikoloj en Esperanto
392 aktivaj redaktantoj

Artikolo de la Monato

AŭstrioAŭstrujo (germane Österreich [ˈøːstɐˌʁaɪç], oficiale Respubliko Aŭstrio; germane Republik Österreich) estas parlamenta-demokratia federacia respubliko kaj senmara lando de ĉirkaŭ 8,7 milionoj da personoj en Centra Eŭropo, konsistanta el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio (Landlimo de Aŭstrio kaj Ĉeĥio), en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. La teritorio de Aŭstrio kovras 83,879 km². La tereno estas tre montara, ĉar ĝi situas ene de Alpoj; nur 32 % el la lando estas sub 500 m super marnivelo, kaj ties plej alta pinto estas 3,798 m. La majoritato de la loĝantaro parolas lokajn bavariajn dialektojn de la germana kiel gepatra lingvo, kaj la aŭstra-germana lingvo en sia normiga formo estas la oficiala lingvo de la lando. Aliaj lokaj oficialaj lingvoj estas la hungara, la burgenlanda kroata, kaj la slovena.

La origino de la nuntempa Aŭstrio radikas en la tempo de la Habsburga dinastio, kiam ĝia plejparto apartenis al la Sankta Romia Imperio. El la reformacia epoko, multaj nordgermanaj princoj, malkontentaj pri la aŭtoritato de la imperiestro, uzis protestantismon kiel la flagon de ribelo. La Tridekjara milito kaj la Napoleonaj invadoj malfortigis la imperiestran povon en la nordo de Germanio, sed en la sudo, kaj en ne-germanaj areoj de la imperio, la imperiestro kaj katolikismo plu tenis kontrolon. En 1804 estis oficiale proklamita la Aŭstria imperio, kaj ekde 1867, ĝi transformiĝis al Aŭstri-Hungario. Post la falo de la imperio en 1918 fine de la Unua mondmilito, Aŭstrio adoptis kaj uzis la nomon Respubliko German-Aŭstrio (Deutschösterreich), poste ŝanĝis ĝin al Österreich, kadre de klopodoj unuiĝi kun Germanio, sed tio estis malpermesita de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye en 1919. La Unua Aŭstria Respubliko estis establita en 1919, sed en 1938 Nazia Germanio aneksis Aŭstrion. Fine de la Dua Mondmilito en 1945, Aŭstrio estis okupita de la Aliancanoj. En 1955, la Aŭstria Ŝtattraktato re-establis Aŭstrion kiel suverenan ŝtaton, kaj la Parlamento de Aŭstrio konfirmis, ke la Dua Aŭstria Respubliko estu porĉiame neŭtrala.

Nuntempe, Aŭstrio estas parlamenta reprezenta demokratio kiu enhavas naŭ federaciajn ŝtatojn. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ekde 1995 de la Eŭropa Unio, kaj ĝi estas kunfondinto de la OEKE. Aŭstrio ankaŭ estis subskribinta la interkonsenton de la Traktato de Schengen en 1995, kaj adoptis la valuton eŭro en 1999 (jen la aŭstraj eŭro-moneroj).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Azerbajĝano - pingveno - Petro Paŭlo Rubens


Pri Vikipedio

Esperanta Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago


Nuna Kunlaboraĵo

Landaj asocioj de UEA kaj TEJO
La nuna kunlaboraĵo estas la Kategorio:Esperanto-movado laŭ landoj. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Optika iluzio, Tipoj de videoludoj, Mondaj Ludoj de 2025

Aktualaĵoj

1-a de marto 2026
  • Israelo Usono Irano Dum atakoj de Usono kaj Israelo estis mortigitaj la plej supera gvidanto de Irano Ali Ĥamenei kaj kelkaj aliaj iranaj altranguloj, Irano reagis per misilaj atakoj kontraŭ la atakintoj kaj iliaj aliancanoj en la regiono. Estas jam 200 mortoj en Irano.
28-a de februaro 2026
27-a de februaro 2026



Ĉu vi scias ke...?

Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:

Komunejo
Libera dosiera deponejo
Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Vikivortaro
Universala libera vortaro
Vikidatumoj
Libera datumbazo
Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Vikifontaro
Libera biblioteko
Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Vikiversitato
Libera universitato
Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo
Vikifunkcioj
Katalogo de reuzeblaj funkcioj

Lingvo